Cante! é um programa grátis, que transforma seu computador em um super Karaokę!


Faça o download e comece a se divertir!

Download



azila nacia Himno

()



Vocę pode cantar essa música gratuitamente, direto no seu Micro, utilizando o Karaokę Cante!

You can sing this song for free in your computer, with your exclusive free karaoke computer software named cante! (stands for "sing" in portuguese)


Com o Cante! vocę pode cantar 3 Doors Down e muito mais!

Lyrics:

La bordoj Ipirangaj awdis en trankvil'
Ehhantan krion de heroa gento,
Dum Suno de Libero, kun plej varma bril',
Ekflamis sur Brazila firmamento.
Se ekghuis nia tero
Egalecon danke nian brakan forton,
En la sino de Libero
Niaj brustoj ja ne timas ech la morton.
Patri' amata, adorata,
Vivu, vivu!
Brazil' intensa revo kaj viviga lum'
De amo kaj espero sur nin falas
El via chielpuro ridetanta, dum
La brilo de Sudkruco senvualas.
Giganto pro la volo de Naturo
Vi estas bela, forta kaj sentima,
Kaj via grando vojas al futuro!
Land' adorata,
Inter land' mil', mia Brazil',
La plej amata!
Gefilojn vartas per patrin' gentil',
Land' amata, Brazil'!
Kushante poreterne sub lazur-chiel'
Inter muzika mar' kaj oro lita,
Vi lumas, ho Brazilo, Amerik-juvel'
Per sun' de Nova Mondo lumigita!
Ol la charmoj alilandaj
Via flor-vario estas pli ornama,
Viaj boskoj, pli vivantaj,
Kaj vivado en vi estas ja pli ama!
Patri' amata, adorata,
Vivu, vivu!
Brazil', la stela flago, kiun portas vi,
Eterne estu nur simbolo ama,
Kaj ghiaj flav' kaj verdo nur parolu pri
Ghisnuna glor' kaj paco porchiama!
Sed se Justec' bezonos klaban forton,
Ne mankos la kuragho de l' gefiloj,
Char viaj adorantoj spitas morton!
Land' adorata,
Inter land' mil', mia Brazil',
La plej amata!
Gefilojn vartas per patrin' gentil',
Land' amata, Brazil'!